image

Enkonduko

Harold Bolingbroke Mudie estis la plej grava el la pioniroj de la Esperanto-movado en ĝiaj fruaj tagoj en Britio.

Li starigis kaj tutsole redaktis la unuan Esperanto-gazeton en Britio, helpis fondi la Londonan Esperanto-Klubon, per kiu poste fondiĝis la Brita Esperanto-Asocio, kaj estis la ĉefa motoro de la Internacia Kongreso de Esperantistoj en Cambridge en 1907. Je sia tre frua morto li estis la prezidanto de kaj la Brita kaj la Universala Esperanto-Asocioj.

Tiu retejo kreiĝis unu jarcenton post la morto de Hobomo por honorigi la viron kaj lian memoron, kaj por doni informojn pri li al homoj, kiuj ne multon scias pri li. Gravas niaj historio kaj heredaĵo. Gravis ankaŭ li.

Tim Owen—kreinto de la retejo

Memoriga Ceremonio

La 6-a de Januaro 2016 estis la centjara datreveno de la morto de Harold Bolingbroke Mudie. Okazis honore al li ceremonio en Forges-les-Eaux, Francio, por la homo kiu estis samtempe la prezidanto de la Brita kaj Universala Esperanto-Asocioj kiam li forpasis

image

La vivo de Harold Bolingbroke Mudie

Harold Bolingbroke Mudie naskiĝis la 30-an de Januaro 1880, la sola infano de Alfred kaj Ann Mudie. Lia patro estis ano de la bibliotekista firmao Mudie's Library, kaj la patrino, tiam Ann Bolingbroke antaŭ la edziniĝo, perlaboris sian vivon kantante. Edukiĝis la juna Harold unue en privata lernejo en Handsworth, kaj poste plurajn pliajn jarojn en Folkestone. Por rehavigi al la familia domo la ĉarman junulon, la gepatroj poste studigis lin ĉe University College School en Londono, kaj gajninte subvencion li poste studadis ĉe London University.

Li ne finfinis siajn universitatajn studojn, ĉar dum li estis studento li ricevis laborproponon de C. J. Whittington and Co., fama borsista firmao. Ĝin li akceptis, kaj tiel komencis sian vivon borsistan. Li sukcese adaptiĝis al la posteno, tiel ke li en 1905 starigis sian propran firmaon, al kiu aniĝis en 1906 R. C. Tragett. Tiel sukcese li estis, fakte, ke antaŭ la ekmilitiĝo en Eŭropo kaj nur en siaj tridekaj jaroj li pensis retiriĝi de la laboro kaj dediĉi sin al internacia vojaĝado kaj samtempa varbado por Esperanto. Lia kolekto de poŝtkartoj, biletoj kaj fotoj el landoj kiujn li vizitadis en la unua jardeko de la dudeka jarcento inkluzivas diversajn landojn kiel Montenegron, Hispanion, Svedion kaj Rumanion. Ĉiam en la fotoj oni vidas lian ĉiean Esperanto-flagon. Li do vole-nevole fariĝis la unua Esperanto-turisto.

Esperanto en Britio

Mudie jam sufiĉe bone regis plurajn lingvojn, kiam li unue rekontis Esperanton en Oktobro 1902, post pria artikolo en la fama Review of Reviews de W. T. Stead. Li estis unu el la fondintoj de la Londona Esperanto-Klubo, estinte unu el la kvin homoj, kiuj regule kunvenis ĉe la domo de D-ro J. C. O'Connor por ekzerci sin en Esperanto. Jam Aprilon li fariĝis la kluba sekretario. Tio estas nur la deirpunkto de lia Esperanto-aktivado.

Iam tiutempe Stead petis al Mudie, ke li publikigu novan gazeton en Esperanto. Ne nur tamen lanĉi ĝin, sed ankaŭ esti ĝia sola redaktoro: "Mi kredas je komitato de unu sola, kaj vi estas tiu unu." Mudie ne certis, ĉu akcepti tiun proponon pro la financa risko se ĝi ne sukcesus, sed tiun problemon solvis Stead per propono esti garantianto, kaj do en kunveno de la Londona Klubo la 20-an de Julio 1903 konkretiĝis decido starigi novan gazeton, kiun dum unu jaro Stead finance subtenos. Tiel en Novembro 1903 naskiĝis The Esperantist, 16-paĝa monata gazeto. Konsiderindas, ke Mudie nur 23-jaraĝis tiam kaj Esperanton lernadis nur dum proksimume unu jaro!

Je la fino de la unua jaro Mudie povis raporti al Stead, ne nur ke la gazeto ja sukcesis rilate enhavon, sed ankaŭ ke ĝi rikoltis belan profiton. Miris Stead: "Multfojojn mi estis garantianto, sed jen por la unua fojo mi ne estas devigata elpagi monon." Mudie redaktis The Esperantist dum 26 eldonoj, antaŭ ol ĝi kunfandiĝis en The British Esperantist, la gazeto de la intertempe starigita British Esperanto Association, en Januaro 1906, Mudie fariĝante unu el la anoj de ĝia redaktoro komitato. Pli ol 100 jarojn kaj preskaŭ 1000 eldonojn poste, ĝi daŭre eldoniĝas.

Etendigo de liaj horizontoj

Mudie troviĝis ankaŭ en 1904 inter la internaciaj pioniroj. La plimulto da homoj kun iom da scio pri Esperanto scias, ke la unua Internacia Esperantista Kongreso (en postaj jaroj Universalaj Kongresoj) okazis en Bulonjo-ĉe-maro en 1905. Nesciate ĝenerale tamen estas, ke tiu ne estis la unua tia kunveno; en Aŭgusto la antaŭan jaron grupo da Esperantistoj ĉefe el Britio kaj Francio kunvenis en Dovero kaj Kalejzo, kaj estis la sukceso de tiu aranĝo kiu puŝis Alfred Michaux, mem partoprenante, por inviti ĉiujn al Bulonjo. Mudie, kompreneble, partoprenis ankaŭ tie. Théophile Cart, en sia parolado ĉe la aranĝo, priskribas "la redaktoron de The Esperantist" kiel "altan blondan junan viron, kun grandaj okulvitroj kaj elrazita vizaĝo, parolante per dolĉa kaj ia Angla akcento, tiel bela en Esperanto kiam ĝi ne estas forta". Paul Boulet ankaŭ rimarkis la ĉeeston de Mudie; al li falis la tasko organizi teatran prezenton Edziĝo Kontraŭvola, traduko de Le Mariage Forcé de Molière, kaj tion li faradis subpreme. Post disputo kun Victor Dufeutrel, la tradukinto, li ricevis la manuskripton nur 15 tagojn antaŭ la malfermo de la kongreso kaj devis rapide trovi ludantaron. Mudie estis la lasta kiu alvenis al la praktiko la sabaton, promesinte al Boulet la antaŭan vesperon, ke li jam ĉion ellernis.

Mudie partoprenis la duan internacian kongreson, ĉi-foje du-foje pli populara pro la 1200 ĉeestantoj, en Ĝenevo, kiu uziĝis kiel preparilo por lia plej granda tiutempa kontribuo; la unua kongreso venis al Britio en 1907, kaj Mudie, kune kun D-ro George Cunningham, dentisto, kaj Kolonelo John Pollen, prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, estis une el la Trio por la Tria. En la vero Mudie estis la ĉefa organizanto kaj ricevis laŭdadon pro sia tre efika organizado, inkluzive de tio, ke li trovis loĝadon kun Esperantistaj familioj por transmaraj vizitantoj, kaj aranĝis tablojn tiel, ke neniu sidis apud samlingvanoj, tiel devigante la kongresanojn uzi Esperanton.

En 1908 Esperantujo postvivis traŭmatan skismon en kiu eble unu kvarono de ĝiaj altranguloj (tamen relative malmultaj normalaj Esperantistoj) forlasis la movadon per prefero al alternativa planlingvo, kiu estas nenio pli ol reformita Esperanto kaj montriĝis nur kurt-daŭra fenomeno. Sub la gvidado de la juna Sviso Hector Hodler, aro da Esperantistoj starigis la Universalan Esperanto-Asocion. Ili invitis al Mudie esti ĝia unua prezidanto, posteno kiun li tenadis ĝis sia morto, samtempe kun la prezidanteco de la Brita Esperanto-Asocio, kiun li transirigis de Pollen en 1912.

Kiam Ludoviko Zamenhof ricevis novaĵon de la publikigistoj Hachette, ke ili ne plu volis daŭrigi la eldonadon de la Biblio, Zamenhof finfine aranĝis nuligon de tiu mizera kontrakto, kiu dum tiom da jaroj sufokis lin. Melonkolie li turnis sin al Mudie por helpo, indikante, ke li dediĉas nun ĉiom sian libertempon al la "gravega" tasko traduki la Malnovan Testamenton, kaj ke li petas helpon trovi eventualan eldoniston por kiam la tasko finfine estos finfarita, post kvin jaroj. Kun financa helpo de la fratinoj Priscilla (membro de la Internacia Oficejo de la Paco kaj kvarfoje nomumita por la Nobel-premio pri paco) kaj Algerina Peckover, Mudie ja aranĝis, ke la Brita Biblia Societo eldonu ĝin, kvankam en la vero nek Mudie nek Zamenhof vivis sufiĉe longe por vidi ĝian aperon en 1926.

Dum kontinenta Eŭropo ekmoviĝadis por venonta milito, Mudie estis en Parizo la 14-an de Aŭgusto 1914 por la malferma tago de la intencota deka Universala Kongreso, okazonta ĉe la Teatro Gaumont. Aliaj Esperantistoj, inkluzive de Ludoviko Zamenhof, ne sukcesis atingi ĝin, returnigitaj je landlimoj. Mudie dividis kun siaj kolegoj sian opinion, ke milito ne okazos, kaj aranĝis kunveni la postan tagon por kontroli, ĉu eblos fari ion por starigi la kongreson. Ni bone scias, kompreneble, ke li eraris kaj ke industria murdado estis ekokazonta nelonge for de tie, kie li staradis. Kaj tiu konflikto estis prirabonta al Mudie sian vivon.

Frua morto

Kiam erupciis milito Mudie tuj decidis servi al siaj lando kaj reĝo, kaj inter pluraj roloj respondecis pri ĉeval-livero al la Belga registaro. La direktoro de ĉeval-anstataŭado ("Director of Remounts") priskribis raporton de Mudie pri ĉeval-transportado kiel "siamaniera gemo", kaj pro tio "oni rangaltigis lin tiel rapide, kiel eble". Kaj tiel okazis, ke la Kapitano Harold Bolingbroke Mudie estis ĉirkaŭ Forges-les-Eaux apud Rouen, Francio la vesperon de la 6a de Januaro 1916, starigante tie la Ĉeval-anstataŭadan Deponejon ("Advanced Remount Depot"). Ĉirkaŭ la 21-a Mudie, vojaĝante kun Leŭtenanto-Kolonelo Petre, atingis trajnan vojkruciĝon. Ili vekis la dormantan gardiston, por ke li levu la barilon. Ĉiuj ne sciis, ke la ekspresvaganaro malfruiĝis je unu horo kaj proksimiĝadis al ili dum ili antaŭeniris. La vaganaro senbride ŝiris tra la veturilon, mortigante tuj Mudie kaj la ŝoforon, S-ro Augrand. Kaj tiel rapide milito, kiu sencele ŝteladis milionojn da junaj vivoj forprenis tiun de la ĉefa motoro de Esperanto en Britio kaj unu el la plej pintaj Esperantistoj en la mondo, tragika akcidento kiu prirabis liajn gepatrojn de sia solinfano, por ĉiam disŝirinte tiun familian unuiĝon, kiun laŭ la feriumalibro de Mudie ili nomis "la trio".

La posta tempo

Informoj pri la morto de la prezidanto de la nacia asocio rapide atingis Brition. Abonantoj al Esperanto Monthly legis prie tutunue. La fakto, ke ĝi okazis en frua Januaro signifis, ke eblis raporti prie en la Februara British Esperantist. La Brita Esperanto-Asocio esprimis siajn kondolencojn al la gepatroj de Mudie kaj aranĝis memorigan ceremonion ĉe Harecourt Church, St Paul's Road, Canonbury, London je 15:15 de la 13-a de Februaro. Ĝi ankaŭ fondis memorigan fonduson kiu en 1918 fine generis £287, egala al £11.500 (~16.000€) hodiaŭ post alĝustigo por inflacio, kaj publikigis memorigan libreton "H.B.M." An Appreciation, kiu estis verkita dulingve kaj enhavis portreton kaj poemon de Rupert Brooks La soldato. Taŭge konsiderante, ke Mudie estis la filo de bibliotekista fakulo kaj estis la plej regula eldonisto de skribita Esperanto en ĝiaj fruaj tagoj, la BEA lanĉis la libroserion Libraro Bolingbroke-Mudie. La unua kaj sola libro kiu en ĝi publikiĝis estis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.

Harold Bolingbroke Mudie kuŝas en Forges-les-Eaux apud kvar liaj samlandanoj. Ĉe lia tomboŝtono oni legas, ke li estis la prezidanto kaj de la BEA, kaj de UEA, kaj ke la homo estis filantropo. Tio li ja estis, la pinta pioniro de la Esperanto-movado en Britio.

Fotoj Alklaku foton por lanĉi lumbildan prezenton

image

Mudie kun la Lingva Komitato, 1905

image

Portrejto de Harold Bolingbroke Mudie

image

Lia tombejo en Forges-les-Eaux

image

La funebra procesio

image

Dekstre staras John Pollen, kiun Mudie anstatŭis kiel prezidanto de la Brita Esperantista Asocio en 1912

Profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo pro la malfeliĉa morto de nia kara amiko Mudie, kiun mi ĉiam alte estimis kaj profunde amis. Por Esperanto tio estas neriparebla perdo.

Al UEA mi esprimas mian tutkoran kondolencon. Ĉar mi bedaŭrinde ne havas la eblecon tion fari, mi petas vin komuniki al la gepatroj de l' mortinto la esprimon de mia profunda simpatio. En la koroj de multaj miloj la nomo de ilia brava kaj nobla filo ĉiam restos neforgeseble vivanta.

Ludoviko Zamenhof

Reago de la Brita Esperanto-Asocio

Morto de la Prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio
Rezolucio de la Konsilantaro, la 17-an de Januaro, 1916.

Rezulte de la malformala kunveno okazinta antaŭ la Konsilantara Kunveno, kiun partoprenis 26 Konsilantoj, la sekva rezolucio, kiun proponis la Estro, adoptiĝis:-

Tiu Kunveno deziras, ke D-ro Pollen plusendu al gs-roj Alfred Mudie ĝian profundan kaj kortuŝan kondolencon pro la dolorigan kaj neripareblan perdon, kiun trafis ilin per la morto de ilia solinfano, Kapitano Harold Bolingbroke Mudie, en Francujo, deĵorante nome de siaj Reĝo kaj Patrujo.

Ĝi ankaŭ deziras rimarkigi sian altestimon pri la grandioza kaj sindonaj servoj, kiujn oferis Kapitano Mudie por Esperanto, ne nur en la Brita Insularo, sed tra la Mondo, kaj sian decidemon plulabori ĝis sukcesa konkludo por la bono de la homaro.

De la Brita Esperanto-Asocio

(Ne tradukita, ĉar la enhavo spegulas la rezolucion.)

In accordance with the Resolution passed by a meeting assembled at Headquarters on the 17 thJanuary, and subsequently confirmed and adopted by the Council, I am requested to convey to you the deep and heartfelt sympathy and condolences of all British Esperantists in the terrible and irreparable bereavement you have sustained by the death of your only son.

Yours has been no common loss, for "that is not a common chance that takes away a noble mind," and your son was one of the best and noblest.

A man more pure or bold or just
Was never born into the Earth!"

But it must be some little comfort to you to be assured that the good he did in life will survive him, and that he has not lived in vain. His great services to the Esperanto cause are matters of history. He was amongst the very first in Great Britain to realise what a blessing Esperanto (the invention of the glorious genius of Zamenhof) would prove to the world, and he threw himself into the "movement for enabling the peoples to understand the peoples" with all his wonderful energy and magnificent organising ability. Almost unaided he edited and published the first Esperanto journal in Great Britain, and the splendid way in which he guided the British Esperanto Association and organised and controlled the great Esperanto Congress at Cambridge, and arranged the memorable meeting of World-Esperantists in the London Guildhall can never be forgotten.

Wherever he went he inspired confidence, admiration and affection, and the example he has set us of unselfish devotion will stimulate future generations of Esperantists to follow in his footsteps.

Of him it may be truly said (as Rudyard Kipling has said of Lord Roberts):

"Yet from his life a new life springs,
Through all the hosts to come,
And glory is the least of things
That follow this man home."

He did not work for glory; "No lover of glory he"; but he did his best to further what he knew to be a great cause fraught with blessings for all mankind, and when the call of duty came he cheerfully gave himself up to serve his King and country, and in that service he died.

Please accept, dear Mr. and Mrs. Mudie, on behalf of myself and all British Esperantists, our heartfelt sympathy.

John Pollen
Prezidinto