Memorial Ceremony

The 6 thof January 2016 was the 100 thanniversary of the death of Harold Bolingbroke Mudie. A ceremony was held in Forges-les-Eaux, France, where Mudie lies, to honour the man, who was president of the British and World Esperanto Associations at the time of his death.

image

Prior to the start of the ceremony Tim Owen, representing the Esperanto Association of Britain, and Osmo Buller, representing the Universala Esperanto-Asocio, gathered at the graveside privately to pay their respects.

At the gates the flag-bearers gathered. The procession was led the the British and Esperanto flags.

Colonel Michel Burin welcomed everybody. He invited Tim Owen to lay a wreath on behalf of the Esperanto Association of Britain. The mayor and a representative of the local Esperantists also placed their own tributes upon the grave.

A bugler played The Last Post, God Save The Queen, La Espero, and La Marseillaise. After the anthems were concluded, the flag-bearers saluted Mudie.

The grave was splendid once decorated with wreathes.

After the main ceremony the people in attendance gathered in a nearby building, in which Colonel Burin and Tim Owen spoke to them in French very briefly about Harold Bolingbroke Mudie.

And local Esperantist Pierre Lemarchand presented Esperanto.

The ceremony ended with conversation and a glass of wine. The three people responsible for organising the event spent a few minutes together. On the left is Tim Owen, who contacted the man on the right, Jerôme Moreau, to see whether it would be possible to honour Mudie when he realised that Jerôme had a link to the cemetery. (Jerôme runs Héros de Forges-les-Eaux, a site dedicated to soldiers who are buried in the cemetery.) Jerôme contacted Colonel Michel Burin, in the centre, and it was he who set up all the arrangements.

The Original Memorial CeremonyHarecourt Church, Canonbury, London

The Esperantists in 1916 quickly organised a memorial service in a local church to honour Mudie. It took place at Harecourt Church at 15:15 on the 13th of February. The report below was written by Margaret L. Blaise for the March issue of The British Esperantist.

It's in Esperanto but if you're reading this you're likely to be interested enough in Esperanto to read such a relatively easy text.

Bonan tagon ! Kiel vi fartas ? Estas ja granda ĝojo vin renkonti. Mi ne vin vidis dum jaroj. Estas preskaŭ kiel Kongreso. Kia bela Diservo ! La muziko hodiaŭ estis preskaŭ Dia! La parolado estis tre kortuŝanta. Kiom da personoj! Pardonu min, mi volas paroli kun alia malnova amiko, sed mi revenos. Mi venis, ĉar mi vidis la anoncon en mia ĉiutaga ĵurnalo. Kia perdo! Neniam ni havos tian ĉefon! Mi tre multe ĝuis la Diservon.


Estis amaso da personoj ekster la preĝejo, kaj rimarkoj kiel la supraj sonis ĉiuflanke. La Diservo Esperanta "En memoro de Harold Bolingbroke Mudie" ĵus finiĝis, kaj la emociigita sed ne malfeliĉa adorantaro restis ĉe la pordegoj de Harecourt Church por saluti unu la alian kaj priparoli la belajn sentojn, kiujn ĉiuj spertis dum la lastaj 90 minutoj. La suno ĵus preparis sin por adiaŭi la belan tagon, kaj en tiu dolĉa vintra duonlumo amikoj renkontis amikojn, kaj samideanoj premis la manojn de multaj malnovaj konatuloj. Estis kun plezuro, ke oni vidis tiom da aliurbanoj, kaj ankaŭ tiom da samurbanoj, kiuj, ŝajne, forlasis la grupojn dum la lastaj jaroj, aŭ monatoj; sed evidente estas, ke ili ne forlasis la movadon, nek volis forgesi la "ĉefkamaradon", kies bonhumoro, rapidagemo, kaj lerta organizado de ĉio, kion li tuSis, estos ankoraŭ longe la temo de estontaj rememoroj. Multaj samideanoj-soldatoj, kelkaj samideanoj-maristoj, kelkaj Esperantistoj-flegistinoj, grupeto da blinduloj, kaj eĉ sufiĉe da fremduloj kaj alilanduloj por bone impresi la rigardanton, donis al tiu babilema amaso iom da oficialeco, multe da koloro, kaj la aspekton de ĝojo, amika feliĉo kaj interkomprenado, kiun, ordinare, oni nur vidas dum Kongreso internacia.

"Koloro, ĝojo, kaj feliĉo!" Jes, kara, ĝentila leganto, ne estu "ŝokata," ĉar estis ja kun ĝojo kaj laŭdo, ke ni kunvenis por memori la karan mortinton.

Rigardante tiun vivplenan scenon mi memoris la peton de S-ro Redaktoro, ke mi verku raporton pri la Diservo ĵus okazinta, kaj mi pensis, ke tute ne necese estus fari raporton por tiuj multaj ĉeestintoj, kiuj nun montras sian ŝaton de la tuta afero, kaj sian plezuron pro la ĉeesto. Kredeble ili certe memoros la posttagmezon dum multaj, multaj jaroj. Sed tamen estas aliaj samideanoj en malproksimaj urboj, eĉ en malproksimegaj landoj (por kiuj la morto de S-ro H. B. Mudie estis granda frapo, kiel por ni), al kiuj priskribo de la Memora Diservo estos sendube interesa legaĵo. Do, por tiuj, mi penos, per vortoj tute ne kapablaj, pentri la scenon kaj priskribi la programon, por ke ili almenaŭ image partoprenu.

Harecourt Church (preĝejo) sidas en la Norda parto de Londono. Ĝi estas facile atingebla per omnibusoj kaj subteraj vagonaroj, sed la situacio tute ne estas favoraal la sukceso de la Diservoj, kiuj okazas tie ĉiumonate, pro la longa distanco de la centro de Londono. Tamen, mi opinias, ke la samideanoj, kiuj, en Londono, loĝas tiel dise kaj malproksime de la preĝejo, trovus, ke oftaj vizitoj al la Esperantaj Diservoj repagus al ili la penon, la tempon, kaj la koston monan, kiujn ili elspezus por tien iri. Mi esperas, ke el la granda nombro da novĉeestantoj dimanĉon, la 13an de Februaro, 1916, kelkaj ripetos sian viziton kaj aldoniĝos al la fidelaj malmultaj, kiuj ceestadis jam pli ol tri jarojn je la dua dimanĉo en ĉiu monato.

La preĝejo mem estas ne tre granda sed tre komforta kaj bone meblita. Kelkaj el ĝiaj fenestroj estas bele koloritaj, kaj tra ili la posttagmeza suno radias gaje dum la vintro kaj ombrigite dolĉe dum la somero.

La homa voĉo sonas tre klare en tiu preĝejo, la dolĉa muziko de la kantistinoj en la galerio ne perdiĝas en la plafonon, sed vibras tra la tuta konstruaĵo, kaj la orgeno estas tre bona. La Diservoj mem estas karakterizitaj de respektego kaj seriozeco, sed formaleco kaj malvarmeco absolute ne ekzistas. La parolantoj kutime elektas interesajn temojn kaj parolas simple kaj rekte. Kelkafoje ili estas pastroj de aliaj preĝejoj, sed ordinare ill ne estas tiaj. La ordo de la Diservo estas tre libera. La sola regulo estas, ke la Diservo estu nepre Kristana. La parolantoj elektas ordinare la himnojn kaj la legaĵojn. La adorantaro konsistas el samideanoj el ĉiuj partoj de Londono, havantaj tre diversajn opiniojn religiajn, sed ĉiuj kunigas por adori kaj preĝi la saman Dion. Ili ĉiuj amas la Esperantajn Diservojn, kaj ĉiuj varme kaj tutkore partoprenas la kantadon. Samideanoj-ankoraŭ-ne-ĉeestintoj legu tiujn vortojn, kaj permesu, ke ili vin allogu al Harecourt Church la proksiman duan dimanĉon de la monato, se vi loĝas ie en Londono.

— — —

Alveninte sufiĉe frue, oni trovis, ke la preĝejo estas jam plena. Tre malmulte da personoj reprezentis la eksteran publikon, kaj rimarkinda estis la granda nombro da malnovaj Esperantistoj. Tre kredeble, ĉeestis preskaŭ tricent samideanoj entute.

La kvieteco regis. Estis solena atendado. Sed ĝuste je la tria kaj kvarono, supreniris al la katedro la parolonto kaj kondukanto de la Diservo, Leut.-Kol-lo Pollen, en uniformo milita. Per klara voĉo li anoncis la Britan Nacian Antemon, kaj poste, La Espero: ĉiuj kunigis en tutkora kantado.

S-ino Blaise tiam starigis por diri la preĝojn, finante per Nia Patro, en kiu la adorantaro voĉe partoprenis. Sekvis la kantado ĝenerala de la preĝo sub la verda standardo laŭ la muziko de S-ro Harrison Hill. Poste S-ro Wackrill legis el Korintanoj, XV, 41-58, kaj el Apokalipso, VII, 9-17.

S-ino Rosa Maude, tre dolĉe kaj bele, kantis Ho Savinto Dia(Gounod), kaj tiam ni ĉiuj kantis la himnon Kun ama zorgo paŝtas min(Himnaro 93), sidiĝante poste por auskulti la paroladon de nia amata iama prezidinto. Kol-lo Pollen komencis per la teksto: "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ciam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vana en la Sinjoro." I. Kor., XV., 58. "Ŝajnas al mi," li diris, "ke tiuj ĉi vortoj estas kvazaŭ senditaĵo de nia kara samideano, kies amatan memoron ni kunvenis hodiaŭ por honori. Ni ne kunvenis por plori, kiel aliaj sen Espero! Ni ne kunvenis por plendi au por larmi! Ni kunvenis por ĝoji—eĉ ĝojegi, car ni kredas, kaj tre bone scias, ke nia kara amiko, nia kamarado, vivas en la lumo de Dio! Li nur transiris! ... Se ni povus aŭdi lian voĉon, mi kredas, ke li uzus la vortojn de nia teksto, kaj li dirus al ni: "Kuraĝu, antauen! estu firmaj, ciam abundaj en la laboro de la Sinjoro! sed pri mi mem ne zorgu, car kun mi ĉio estas bone! ne estas mi, kin kuŝas tie en la polvo! mi releviĝis! mi nun vivas pli vivan vivon, ol mi iam vivis tie inter vi. Mi nun komprenas, ke la tiel nomita 'Morto' estas la unua spiro de vera Vivo! Mi lernis nun la grandan sekreton de la Mondo, de Dio. Mi ne povas iri al vi, sed vi povos veni al mi! Daurigu vian laboron, sciante, ke via penado ne estas vana en la Sinjoro, kaj fine vi venos tien ĉi, kie mi estas. Venu! Antaŭen kuraĝe al via hejmo! Tie ĉi estas ĉio. Tie, nenio!" "Ni havas la rajton kredi," daurigis la parolanto, "ke nia amata frato, kiu tiel vigle laboradis inter ni por nia afero kaj por la bono de l' tuta homaro, plenumas nun tie, en la nova vivo, alian pli grandan laboron. Tial ni ne devas malĝoje funebri sed ĝojegi. Mi konfesas, ke mi estas unu el tiuj homoj, kiuj simile al nia poeto Tennyson, malŝatas 'La nigran neon' de funebra ceremonio, kaj plivolus, ke oni forportu niajn mortintojn al la tombo kronitajn de floroj kaj akompanatajn de kantoj laŭdantaj la Morton—ĉar la mortintoj estas, vere, pli feliĉaj ol ni, kaj certe havas pli noblajn devojn, ol ili iam havis dum la surtera vivo."

Je tiu punkto la parolanto, kun emocio en la voĉo, kaj kun tremantaj lipoj, kvankam li tenis la kapon alte kaj penis rideti ĉe la okuloj, rakontis al ni personajn spertojn kun "Kara Hobomo"; pri la fakto, ke estis li kaj F-ino Lawrence, kiuj unue Esperantistigis lin; pri la bonaj rilatoj inter ili ciam; pri la longedaŭra laborado por Esperanto, kaj pri la nepra suferado, kiun, ni ĉiuj, kiel homoj, sentas pro lia perdo. Li citis leteron de Profesoro Th. Cart, Parizo, en kiu li skribis; "Inter la plej bonaj, li estis la pli bona, inter la plej agemaj, la pli agema, inter la plej bonhumoraj, la pli bonhumora, eĉ en malfacilaj cirkonstancoj. En li ni ĉiuj havis konfidon. Lia ĉeesto alportis en ĉiujn diskutojn la gajecon, la ĝentilecon, kaj faciligis la interrilatojn; kaj aldonis la firmecon, kiu faris ilin fruktoportaj." Li estis vera Esperantisto kaj sentis la senton de Esperantismo, sed li estis ankaŭ Anglo, plena de patriotismo, kaj li finis sian teran vivon kiel kuraĝa Brita Oficiro, fidele servante sian Reĝon kaj sian Patrujon. Tiu ĉi penso pri lia nobla patriotismo devas esti konsolanta al liaj gepatroj, kies amata kaj amanta solfilo li estis, kaj al tiuj mia tutkora simpatio respektplene eliras. Finante, la alparolanto aplikis al nia bedaŭrata samideano, Harold Bolingbroke Mudie, la vortojn de la bela angla poemo The Soldierde la juna mortinta Rupert Brooke. "Li kredis," li aldiris, "kiel ni kredas, ke laboro por Esperanto, kaj Esperantismo, estas laboro Dia. Tial, karaj gefratoj, la plej bona vojo, la plej efika metodo, per kiuj ni povas honori la memoron de Harold Bolingbroke Mudie, estas laboradi pli energie ol iam por la afero, al kiu li dediĉis tiel grandan parton de sia vivo."

La aŭdantaro, tre emociigita, tiam stariĝis por kanti kune la himnon Kristo vivas(Himnaro 27} kaj tiam residĝis por aŭskulti la arĉ-muzikon de kvin violonistoj, nome, F-ino Kerr, S-ino Wackrill, S-roj Moy Thomas, Bertram Chatterton kaj Donald Chatterton. Ili ludis tre bele kaj harmonie la Adagiode Schubert. Poste ni havis kelkajn minutojn por silenta preĝo aŭ meditado, kaj poste ni kune kantis Restu kun mi(Himnaro 15).

Post la simpla beno de la amata parolinto, kiun ĉiu ricevis en humila sintenado, trasonis tra la preĝejo la belaj sed malgajaj notoj de la funebra marŝo de Handel, kaj poste, unufoje pli, la adorantaro leviĝis por kanti la himnon Psalmo C, kiun S-ro W. M, Page ritmigis laŭ la traduko de Doktoro Zamenhof.

Tiel finiĝis la bela, neforgesebla Diservo, kaj ĉiuj, kiuj ĉeestis, ŝuldas dankojn tre korajn kaj sincerajn al la organizintoj. Inter tiuj, el ili la plej modesta, estas S-ro M. C. Butler, pro kies fervoraj, nelacigantaj penoj ni devas danki ne nur por la lasta, sed por la unua kaj ĉiu posta Diservo en Harecourt Church. Al la orgenisto S-ro Relf, ankaŭ ni volus esprimi nian tutkoran kontentigon.

Margaret L. Blaise